Maeda Kimiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Japana esperantisto

MAEDA Kimiko (mortis 77-jara la 21-an de januaro 2005) estis menciita en la verkoj de Ludovikito kiel lia sekretario en la eldonejo, kie li laboris kiel redaktoro de medicinaj faklibroj.

Ŝi eklernis Esperanton kune kun Ludovikito kaj estis poste, sub la pseŭdonimo "emilia k. m. ĝojkampf", unu el la tri "provizoraj komitatanoj" de PVZ. Ĉiujn verkojn de Ludovikito ornamis litografaĵoj de ŝia fratino, Tanaka Sachiko, plumnome "m. fruscieva".